|
Article on other languages:
|
AKP estas mallongigo por la mondaj regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifika Oceano. La termino AKP-ŝtatoj (angle African, Caribbean and Pacific Group of States) priskribas internacian organizaĵon el momente 77 ŝtatoj el tiuj tri regionoj - je granda parto eksaj kolonioj de Britio aŭ Francio. Fonda dokumento de la organizaĵo estas la tiel nomata interkonsento de Georgetown, kiu enhavis kontraktajn konsentojn precipe pri ekonomia kunlaboro. Esencaj celoj de la organizaĵo estas la stabila evoluo de la membroŝtatoj kaj ilia integriĝo en la mondan ekonomion, kaj la establigo de "nova kaj pli justa monda ordo". Dekomence la ekonomia kunlaboro de la membroŝtatoj kun la Eŭropa Unio (EU) aparte gravis. La 28-an de februaro 1975 reprezentantoj de la AKP-ŝtatoj kaj la tiama Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio, en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando en okcidenta Afriko, subskribis konvencion je intensa kunlaboro, kiu estis nomita Konvencio de Lomeo laŭ la subskriboloko. Pluraj postaj konvencioj (konvencioj de Lomeo I ĝis IV) aktualigis kaj detaligis la kunlaboron. Tiu konvencio estas la plej granda monda ekzemplo de ekonomia kunlaboro inter "nordo" kaj "sudo". Posteulo de la konvencio de Lomeo, kiu finiĝis la 28-an de februaro 2000, estas la "konvencio de Kotonuo", subskribita la 23-an de junio 2000 en la benina ĉefurbo Kotonuo. Dum la lastaj jaroj la AKP-ŝtatoj ampleksigis sian fokuson de kunlaboro kun la Eŭropa Unio al la tuta monda ekonomio, kaj realigis plurajn projektojn ene de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO).
La AKP-ŝtatoj estasen la regiono Afrikoen la regiono Karibioen la regiono Pacifika OceanoAdministradoLa AKP-ŝtatogrupo havas ĝeneralan sekretariejon kun sidejo en Bruselo (Belgio). Plia oficejo ekzistas en Ĝenevo (Svisio). Institucioj de la AKP-ŝtatogrupo estas:
Ĝenerala sekretario de la AKP-ŝtatogrupoj ekde la jaro 2005 estas John Kaputin el Papuo-Novgvineo. Antaŭaj ĝeneralaj sekretarioj estis: |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.