Dido (birdo)

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dido
Troveblo de fosilioj: Moderna
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilio: Rafedoj Raphinae
Genro: Raphus
Brisson, 1760
Specio: R. cucullatus
Konserva statuso
EX
Binoma nomo
Raphus cucullatus
(Linnaeus, 1758)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Antaŭa vivloko (ruĝa)

Didododo (Raphus cucullatus) estas formortinta, neflugkapabla birdo, vivinta sur insulo Maŭricio ĝis la fino de la 17-a jarcento.

Ĝi estas unu el la tri specoj, formantaj la familion didedoj (RaphidaeRafedoj). Oni listigas la dido-familion en la sistematiko plej ofte al ordo de la kolomboformoj (Columbiformes), sed malofte oni apartigas ĝin al memstara ordo (Raphiformes). La du aliaj specioj estis – vivintaj simile sur insuloj de la Hinda Oceano - du ermitkolomboj (R. solitarius kaj Pezophaps solitaria).

La birdojn ekrigardis (kaj notis pri tio) unuafoje portugalaj maristoj en ĉ. 1507 kaj dum 2 jarcentoj ekstermis la birdon la homoj kaj la kunportitaj hejmaj bestoj. La dido formortis en 1681, la reunia ermitkolombo en 1746, la rodriguesa ermitkolombo en ĉ. 1790.

La dido estis pli granda ol meleagro, ĉ. 23 kg. La plumaro estis blugriza, la kapo granda, la beko nigra, hoka, kun ruĝeta kovraĵo. La flugilo estis eta, senutila, la kruro estas dika, flava kaj pugopinte, starante plumvosto.

La Reunia ermitkolombo estis blanka versio de dido. La bruna Rodrigesa ermitkolombo estis pli alta kaj maldika, kun pli malgranda kapo, senhoka beko.

Ĉiu restaĵo de dido estas kapo kaj kruro en Oksfordo, kruro en la British Museum, kapo en Kopenhago kaj pliaj en diversaj muzeoj. Oni trovis pluajn ostojn dum la jaro 2006.

Ĝi estis simbolo de la senbrida homa agado kontraŭ la medio, formorto de specioj.

Etimologio

Ne estas konata, kial Esperanto uzas la vortformon dido anstataŭ la pli internacia formo dodo. Dum la formo dido estas okupata ankaŭ por aliaj signifoj, la formo dodo estas malplena por la birdo. Eble okazis iam preseraro dum publikigo de PIV kaj tio registriĝis ĉie. Kelkaj e-parolantoj uzas do la pli internacian formon dodo, kiu estas akceptebla laŭ la 15-a regulo. Plej verŝajne plimulto de la novaj esperantistoj sen PIV serĉus por la formo dodo.

Ĉi tiu 1651 bildo de dido de Jan Savery estas bazita de 1626 pentraĵo de Roelant Savery, farita de preservita kaj remburita specimeno. Notu ke ĝi havas du maldekstrajn krurojn kaj la birdo estas trodika de domeco.
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.