Eksplodmotoro

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Inĝenierarto > Maŝinoj > Eksplodmotoro


Eksplodmotoro - Motoro kiu funkcias per interna brulado. La plej ofta eksplodmotoro estas tiu, kiu bruligas benzinon. Aliaj eksplodmotoroj uzas dizelbrulaĵon, hidrogenon, metanon, propanon, &c-e. Motoroj tipe uzas nur unu specon de brulaĵo, kaj necesas adaptiĝo por alĝustigi la miksaĵon aeran-brulaĵan por uzi aliajn brulaĵojn.

En benzina motoro, miksaĵo benzin-aera disĵetiĝas en cilindron. Piŝto premas la miksaĵon kaj elektra fajrero bruligas ĝin. La eksplodo kreas varmegon, kaj la varmegaj gasoj repuŝas la piŝton. La eksplodgasoj forventumiĝas, kaj la ciklo rekomenciĝas. La movado de la piŝto kreas rondmovadon. Valvoj regas la ĵetadon de la benzinaera miksaĵo kaj ellasas gasojn kiam taŭgas.

Tipoj de eksplodmotoroj:

  • Piŝtaj motoroj — kiel brulujo estas uzata cilindro, kie varma energio transformiĝas en la mekanikan, kiu el alterndirekta movado de la piŝto transformiĝas al la rotacia helpe de krank-biela mekanismo. Laŭ speco de uzata brulaĵo ekzistas:
    • otto-motoro, aŭ benzina motoro — miksaĵo de brulaĵo kaj aero estas preparata en karburilo kaj poste en eniga kolektujo, aŭ en eniga kolektujo pere de dispersiloj (mekanikaj aŭ elektraj), aŭ senpere en cilindroj pere de dispersiloj, poste la miksaĵo estas enigata en cilindron, premata, kaj poste ekbruligata helpe de sparko, aperanta inter elektrodoj de sparkilo.
      Dutakta ciklo. En dutakta ciklo laboraj paŝoj estas duoble pli oftaj.
      Dutakta ciklo. En dutakta ciklo laboraj paŝoj estas duoble pli oftaj.
    • dizel-motoro — speciala dizela brulaĵo estas ŝprucata en cilindron kun granda premo. Ekbrulo efektiviĝas pro efiko de alta premo kaj, sekve de temperaturo en la kamero.
    • gasa motoro — motoro bruliganta hidrokarbonidojn, estantajn en gasa formo en normalaj kondiĉoj.
    • gasadizela motoro — ĉefa parto de brulaĵo estas preparata, kiel en unu el specoj de gasaj motoroj, sed ekbruligata ne per sparkilo, sed per bruliga parto de dizela brulaĵo, enŝprucigata en cilindron kiel en dizela motoro.
  • wankel-motoro, aŭ rotor-piŝta motoro — dank' al rotacio en

brulkamero de multfaca rotoro dinamike formiĝas volumenoj, en kiuj efektiviĝas ordinara ciklo de eksplodmotoro.

brulado transdoniĝas al aletoj de gasa turbino.


Teknologio
Ĉi tiu artikolo pri "Eksplodmotoro" ankoraŭ estas ĝermo pri teknologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.