|
Article on other languages:
|
Etiopio(ኢትዮጵያ en la amhara lingvo) estas lando en Orienta Afriko, de kie eliras la Nilo Blua.
HistorioDe 330 kristana ŝtato, pro prediko de Frumentius. Ĝi sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post islama konkero de Egiptio, ĝi restis izolita el ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de Pastro Johano. En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj. En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio post milito en oktobro de 1935 kiu mortigis 250 000 personojn. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo. Ekstera politikoEtiopio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Etiopia Esperanto-movado laŭ EdE-E 1933 Etiopujo (Afriko). Laŭ informo de UEA el 1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925". Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en Addis Abeba.
|
||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.