Helikoptero

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Helikoptero estas aviadilo, kiun movas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj. La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la turnantflugilaviadiloj (kune kun la aŭtogiro), male al la kutimaj fiksflugilaviadiloj. La vorto Helikoptero venas el la grekaj vortoj heliko kaj pteron (flugilo).

Se la rotoro estas turnata fare de la motoro, la helikoptero mem turniĝas en alia direkto. Por malhelpi tion, necesas balancigi la turnomomenton. Tio okazas

  • per malgranda rotoro (heliko) ĉe la malantaŭa parto, kiu kontraŭpuŝas, aŭ
  • per duona horizontala rotoro, kiu turniĝas en alia direkto.

Helikoptoroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurento de la aero movas la rotorojn. Oni nomas tion aŭtorotado (vidu ankaŭ Aŭtogiro).

Helikopteroj ne povas flugi tiel rapide kiel normalaj aviadiloj: kutimas rapidecoj ĝis 200 aŭ 250 km/h, kelkaj batalaj helikopteroj atingas ĝis 330 km/h. Sed Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj ateriĝi vertikale kaj tial ne bezonas flughavenon.

Ekzistas multaj eblecoj utiligi helikopterojn - kaj civilaj kaj militaj. Unu el la plej konataj uzoj estas la transporto de grave vunditoj. Krome oni uzas helikopterojn por normala transporto de personoj, por malhelpo de arbaraj fajroj ktp.

Jam dum la 16-a jarcento, Leonardo da Vinci verkis skizojn de helikoptero, sed nur dum la 20-a jarcento la teknika realigo de la ideo sukcesis. Pioniroj de la helikoptera tekniko estis Louis Béguet, Juan De La Cierval kaj Igor Sikorsky. La unuaj flugkapablaj, sed ne tre uzeblaj helikopteroj aperis dum 1924. La unua tute direktebla helikoptero estis la "Focke-Wulf Fw 61", kiun Hanna Reitsch prezentis dum 1936 en la Berlina Deutschlandhalle (Halo Germanio).

Gravaj produktaj firmaoj de helikopteroj:

la helikoptero Bell 407


Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Helikoptero sub la gloso Helicopter


Eksteraj ligiloj

  Helikoptera evoluo dum la frua 20-a jarcento (anglalingve)
  Historio de la helikoptero (anglalingve)
  plia paĝo pri la historio de helikopteroj
  aerodinamiko de helikopteroj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.