|
Article on other languages:
|
Oni grupigas lingvojn en familiojn laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama familio, nomata ankaŭ "lingvaro". Tiel oni ricevas arbostrukturon. La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj familioj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur familiojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono. Pro konveno, por ke ne estu tro da familioj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita. Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj, piĝinoj kaj planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno, kaj listo de izolitaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo. Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj. AfrikaziaAltaja
AŭstraliaAŭstralaziaAŭstroneziaĈinotibeta
Dravida
Eskimo-aleutaHindeŭropaAlbana lingvaroArmenaBaltaĜermana
HelenaHindirana lingvaroItalika lingvaroKelta
Slava
Indianaj lingvaroj de NordamerikoAlgonkina
Atabaska (aŭ na-denea)
vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono ĤokaIrokezaKadoaKlamat-sahaptinaKoaŭilaMajaaMuskogaOtomi-pamaPenutaSaliŝa
SiuaUtah-aztekaVakaŝanaIndianaj lingvaroj de Sud- kaj Mez-Amerikoklasigenda: Araŭkana - Murapirahana lingvo Arua
Ge-pano-karibaMakro-ĈibĉaKeĉua lingvaroAnkaŝia - kiĉua - Sudkeĉua - Ŭankaa Tupia lingvaro
Kaŭkazaj lingvaroj
KojsanaMikslingvo kaj Kreola lingvoNiĝerkonga
NilotaPapuaUrala
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.