Nov-Brunsviko

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Nov-Brunsviko
New Brunswick / Nouveau-Brunswick
Flago de Nov-Brunsviko Blazono de Nov-Brunsviko
Flago de Nov-Brunsviko Blazono de Nov-Brunsviko
Devizo: Spem redŭit (latina =: Espero restarigita)
Mapo de Kanado kun Nov-Brunsviko ruĝa
Oficialaj lingvoj angla, franca
Floro Purpura violo
Arbo Balzama abio
Birdo Nigrakapa paruo
Ĉefurbo Frederiktono
Plej granda urbo Sankt-Johano (NB)
Leŭtenanta Guberniestro Herménégilde Chiasson
Ĉefministro Shawn Graham (Liberala)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

10
10
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
Rango: 11-a
72.908 km²
71.450 km²
1.458 km² (2,0%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Denseco
Rango: 8-a
749.168
10,60/km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$23,727 miliardoj (8-a)
$31.552 (12-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -4
Mallongiĝoj
 - Poŝtaj
 - ISO 3166-2
 - Poŝt-koda prefikso

NB
CA-NB
E
Retejo www.gnb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn

Nov-Brunsviko (angle New Brunswick [nju BRANZ-ŭik], france Nouveau-Brunswick [nu-VO bronz-ŬIK]) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Nord-okcidente estas Kebekio, oriente la Golfo Sankt-Laŭrenco, sude Nov-Skotio kaj la Golfo de Fundy, kaj okcidente la usona ŝtato Majno.

Enhavo

Historio

En 1534, la franca esploristo Jacques Cartier, atingis Golfon Chaleur, kaj pretendis la landon por Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de La Tour fondis Fortikaĵon La Tour (kie hodiaŭ staras la urbo Sankt-Johano). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio transloĝiĝis al Nov-Brunsviko. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva (angla kaj franca) provinco de Kanado. Hodiaŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatran lingvon, laŭ la popolnombrado de 1996.

La brita reĝo Georgo la 3-a nomis la provincon por honorigi sian posedon, la duklandon Brunsvigo-Luneburgo (germane Braunschweig-Lüneburg) en Germanio. Laŭ la esperanta nomo "Brunsvigo" de la germana urbo, teorie la kanada provinco en Esperanto nomiĝus "Nov-Brunsvigo".

Urboj

Nov-Brunsviko havas ok oficiale korporaciiĝintajn urbojn, listigitaj ĉi tie laŭ nombro de loĝantoj:

horizonto de Sankt-Johano
La Rivero Restigouche kun alrigardo al la Ponto J.C. Van Horne en Campbellton

Demografio

Rasa konsisto

Religia profilo

La katolika eklezio havas la plej multajn membrojn en Nov-Brunsviko pro la granda nombro de franc-devenaj kaj irland-devenaj loĝantoj. La tri laŭ-nombre plej grandaj protestantaj eklezioj en Nov-Brunsviko estas: Unuiĝinta Eklezio de Kanado, la Baptista ekzlezio kaj la Anglikana eklezio.

Mapo

image:New_Brunswick_road_map.png

Flago de Kanado Provincoj kaj teritorioj de Kanado
Provincoj: Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko
Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro
Teritorioj: Jukonteritorio | Nordokcidentaj Teritorioj | Nunavuto


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.