|
Article on other languages:
|
HistorioKuirejaj maŝinoj kaj biciklojLa firmao "Opel" fondiĝis dum 1862 en la [[Hesio|]hesia] urbo Rüsselsheim ĉe Frankfurto ĉe Majno. Ĝi unue produktis [[kudromaŝinojn, ekde 1886 ankaŭ biciklojn. Dum la jaro 1920 la firmao estis la plej granda produktanto de bicikloj en la mondo. En la jaroj post 1950 ankaŭ produktiĝis fridujoj. Ekproduktiĝas aŭtojLa fondinto de la firmao, Adam Opel, neniam volis produkti aŭtojn. Tri jaroj post lia morto en la jaro 1895, dum 1898 do, liaj filoj komencis la produktadon de aŭtomobiloj, kaj ankaŭ de motorcikloj. Ili aĉetis la firmaon de la aŭtomobila pioniro Friedrich Lutzmann en Dessau, dungis lin kiel direktoron kaj produktis la aŭton "Opel Lutzmann", post kiam ili antaŭe prezentis ĝin en la "internacia aŭtomobila ekspozicio" germane Internationale Automobilausstellung, IAA) de 1897. Dekomence, la firmao produktis diversajn variaĵoj, inter alie ankaŭ ŝarĝaŭtomobilon. La tiamaj motoroj permesis rapidecojn de maksimume 40 kilometroj po horo. Dum 1902 Opel subskribis kunlaboran kontrakton kun la franca aŭto-produktejo Darracq kaj kune produktis veturilojn, dum 1903 la unuajn kun kvar-cilindraj motoroj. Dum 1924 la fabriko en Rüsselsheim ricevis muntoĉenojn, por produkti pli da aŭtoj pli malmultekoste kaj permesi aĉeton al ne nur riĉuloj. La sukcesa modelo Opel Laubfrosch ("Rano") fabrikiĝis grandkvante. La farado de motorcikloj paralele same prosperis. Dumtempe Opel estis la plej granda germana aŭtoproduktejo. Fritz von Opel, unu el la filoj de la firmaofondinto, dum ekperimentis pri rakete movitaj aŭtoj kaj dum 1928 en la berlina aŭtokonkursejo AVUS per sia raketa aŭtomodelo "RAK 2" atingis la rekordan rapidecon de 220 kilometroj po horo. Unu jaron pli poste li en la raketa aviadilo "RAK 1" en Frankfurto ĉe Majno plenumis la unuan pasaĝeran raketoflugon. Transpreno fare de General MotorsDum 1929 - ankoraŭ antaŭ la monda ekonomia krizo de 1929 - la fratoj Wilhelm kaj Fritz von Opel vendis la plejmulton de la fabrikaj akcioj al la usona aŭtomobila konzerno General Motors, Dum 1931 ili vendis ankaŭ la lastajn akciojn. - Daŭrigota - Eksteraj ligoj
Article keywords: opel corsa, opel gt, opel vectra, opel manta, opel kadett, opel omega, opel tigra, opel calibra, opel rekord, |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.