|
Article on other languages:
|
Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas kun lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba), subgrupo de slava lingvaro. Oni kalkulas ke ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 44 milionoj homoj en Pollando kaj en tutmonda diasporo (faka literaturo citas nombrojn de 40 ĝis 48 milionoj).
Historio de pola lingvoHistoria fonetikoLa pola devenas de la hindeŭropa_pralingvo tra la malnovslava lingvo. Spurojn de tia historio oni povas trovi en gramatika vokalŝanĝado. Unu el la plej fruaj ŝanĝoj kiuj okazis estis hindeŭropa moligo de konsonantoj. Antaŭaj k, kh, g, gh en lingvoj de satem-grupo, kiel ekz. slavaj, ŝanĝiĝis kutime al s kaj k (sed en la litova al š kaj ž), kaj en lingvoj de kentum-grupo, kiel ekz. la latina kaj ĝermanaj lingvoj - al k kaj g. En la malnovslava ĉiuj fermitaj silaboj ŝanĝiĝis al malfermitaj. Tio kaŭzis aperon de nazalaj vokaloj kaj diversigon al longaj kaj mallongaj vokaloj. Poste diversigo laŭ longeco de vokaloj tute malaperis. Moltaj molaj konsonantoj malmoliĝis, ekz. mola r (r', ekz. r'eka –> rzeka, rivero) ŝanĝiĝis al sono ĵ (skribita: rz). Pluraj molaj konsonantoj perdas sian molecon ĉe fino de vorto. Influo de fremdaj lingvojModerna pola lingvo devenas de dialektoj uzitaj en Grandpollando kaj Malgrandpollando, parte de mazovia kaj aliregionaj dialektoj. Aliaj lingvoj influintaj la polan estis:
Nuntempe oni rimarkas grandan influon de angla lingvo al la pola. Areo de influo de pola lingvoEn 1699 la pola iĝis oficiala lingvo de Granda Duklando Litva kaj ekestis lingvo de rapide poliĝantaj germanaj nobelaroj en pollanda Livonio. Ekde la dua duono de la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 18-a jarcento la pola estis kortega lingvo en Rusio, kaj per ĝi en rusan lingvon eniris vortoj okcidenteŭropaj, antaŭe influintaj polan lingvon. En la 17-a jarcento la polan parolis ankaŭ nobeluloj en Valaĥio kaj Moldavio. La pola eksterlande
Pollingvanaro en Eŭropo. Ruĝe: Pollando, kie la pola estas oficiala lingvo, malhele rozkolore: regionoj, kie pollingvanoj estas granda minoritato, hele rozkolore: Eŭropa Unio, kie la pola estas unu el oficialaj lingvoj, bluaj punktoj: pli grandaj centroj de pollingvaj parolantoj.
Pligrandiĝas nombro de homoj, kiuj lernas la polan kiel fremdan lingvon. Oni kalkulas ke tio estas 10.000 personoj tutmonde, el kiuj ĉ. triono studas ĝin en universitatoj kaj lingvaj lernejoj en Pollando. Ekde 2004 estas ebleco maturekzameniĝi de ĝi kiel de fremda lingvo ĉe 3 gradoj: baza (nivelo B1), mezalta (nivelo B2) kaj alta (nivelo C2). Tiuj ekzamenoj estas organizataj de la Ŝtata komisono pri certigiloj de kono de la pola kiel fremda lingvo. Pluras ankaŭ gepartaj parolantoj de la pola, kiuj konstante loĝas eksterlande. Ili estas membroj de pola nacia minoritato, polaj elmigrintoj aŭ iliaj idoj (tian polan komunumon oni kutime nomas Polonia). Kiel lingvo de nacia minoritato, la pola uzatas ĉefe en najbaraj landoj: Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj en Ĉeĥio. Plej grandaj grupoj de pollingvanoj eksterlandaj pro elmigro troviĝas en okcidenta Eŭropo (Germanio, Francio, Britio), Ameriko (Usono, Kanado, Brazilo, Argentino), Aŭstralio kaj Israelo. Pro granda disiĝo de pollingvanaro en tuta terglobo kaj pro manko de aktualaj esploroj pri grado de pollingveco inter elmigritoj, tre malfacilas kalkuli nombron de personoj uzantaj la lingvon konstante loĝantaj eksterlande. Taksoj en faka literaturo diferencas inter 3,5 milionoj ĝis 10 milionoj. Konsekvenco de tiaj diferencoj estas aliaj indikoj pri ĝenerala nombro de uzantoj de la pola. Aboco kaj fonetikoLa pola aboco bazas sur la latina alfabeto kaj uzas diakritajn signojn: kreska (dekstra korno), kropka (superpunkto) kaj ogonek (ogoneko). Ĝi havas la sekvajn literojn:
Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj :
Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn digrafojn :
Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:
Rz tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj R kaj Z, ekz. "zamarzać" (frostiĝi), "marznąć" (frosti) kaj en nomo "Tarzan". Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj. Konsilantaro de pola lingvo argumentas, ke ĉiujn (eĉ novajn) vortojn oni kapablas skribi per 32 literoj laŭ la gramatiko de pola lingvo. Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj Z pro ordinariĝo ofte ŝanĝiĝas al enhavantaj nur polajn literojn. Pro tio opinio de la konsilantaro pri deklinacio de fremdaj vortoj, ekz. Linux (nominativo), sed Linuksa (genitivo). La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj sonoj („ą,Ą“ kaj „ę,Ę“), kiuj evoluis el la malnova slava. En ĝi ne estas konservita distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj (komparu ekz. kun la ĉeĥa). Eventuala ŝanĝo de vokala longeco ne kaŭzas ŝanĝon de signifo. Vorta akcento estas plej ofte sur la antaŭlasta silabo. GramatikoDeklinacioEn la pola estas uzataj sep kazoj: 1. nominativo kio/kiu? (ekz. krzesło - seĝo) 2. genitivo kies? de kio/kiu? el kio/kiu? (krzesła - de/el seĝo) 3. dativo al kio/kiu? (krzesłu - al seĝo) 4. akuzativo kion/kiun? (krzesło - seĝon) 7. ablativo per kio/kiu? kun kio/kiu? (krzesłem - per seĝo, z krzesłem - kun seĝo) 6. lokativo en kio/kiu? sur kio/kiu? pri kio/kiu? (w/na/o krześle - en/sur/pri seĝo) 5. vokativo ho, uzata por voki ion/iun (krzesło! - ho, seĝo!) VortordoLa plej ofte uzata estas la vortordo SVO, tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (Alica havas katon), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon :
Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte. Por krei demandon de supraj frazoj, sufiĉas nur aldoni demandosignon. Oni povas ankaŭ komence uzi la vorton Czy (Ĉu), sed tio ne estas ĉiam necesa. Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :
Nuntempaj ŝanĝoj en la lingvoŜanĝo de dialektojPro translokiĝoj post la dua mondmilito, urbaniĝo, influo de populara kulturo (televido, gazetaro) kaj kutima edukado farata en ĝenerala lingvo, pola lingvo pli kaj pli unuiĝas. Kvalitoj de regionaj dialektoj iĝas malpli rimarkeblaj ĉe junaj pollingvanoj. Tio tamen ne koncernas ĉiujn dialektojn. Al lingvoj de montaranoj kaj de silezianoj ne danĝeras malapero, kvankam plejmulto de homoj nun parolas la tutnacian lingvon. Vortprovizaj ŝanĝojOkazas granda influo de angla vortprovizo, kaj samtempe malaperas malnovaj vortoj kiuj devenis de la franca, la jida kaj la rusa. Interesa fenomeno estas ŝanĝo de prononco de kelkaj francdevenaj vortoj al angla prononco, ekz. image oni pli ofte prononcas ne [iMAĴ] sed [Imiĝ]. Fonetikaj ŝanĝojPro influo de lingvoj, kiuj havas alian fonetikon, diversaj sonkombinoj kiuj antaŭe estis maloftaj nun iĝas pli oftaj. Ekzemple post dentaloj t, d, s, z, r aperas i (didżej, tir, ring). Aperas ankaŭ kombinoj ky, gy, ly (ankylozaur, poligynia, glyptodon). Specimeno (la Patro Nia):Ojcze nasz, Polaj vortoj en Esperantocel -> celo czy -> ĉu krata -> krado lutować -> luti mość -> moŝto picza -> piĉo Eksteraj ligiloj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.