Tramo

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Tramo en Lepsiko
Tramo en Lepsiko
.
.

Tramo estas surrela veturilo (trajno), kiu, male al fervojo, partoprenas en la strata trafiko kaj sekvas ties regulojn (fervojo ĝuas prioritaton).

Tramoj nun plej ofte estas elektraj. Iam tamen ekzistis ĉevalaj tramoj. Elektraj tramoj prenas sian energion el supertraka kontakta linio, pere de kurentoprenilo (troleopantografo).

Kompare al aŭtobusoj tramoj ŝparas energion pro la malmulta froto sur la metalaj reloj. Ili tamen postulas pli altajn substrukturajn investojn pro la necesaj trakoj.

La unuaj eksperimentoj pri elektra pelado de tramoj realiĝis en Berlino-Lichterfelde en 1881, samjare la firmao Siemens ekspoziciis en Parizo tramon, kiu prenis elektron de troleo. En la usona Richmond en 1888 estis konstruita elektra tramo, kie la bazaj problemoj estis jam solvitaj. En Prago unua elektra tramo veturis en 1891.

La plej amase produktitaj modeloj de tramo estas sovetia KTM-5 kaj ĉeĥoslovaka Tatra T3 (ambaŭ po ĉirkaŭ 14 mil).


Bremsado

Combino Supra Budapest NF12B and UV trams in Budapest
Combino Supra Budapest NF12B and UV trams in Budapest

Ĉar la froto de la metalaj radoj malplias tiun de kaŭĉukaj pneŭmatikoj, tramoj principe bezonas pli longan vojon por bremsi ol aŭtomobiloj. Tial multaj tramoj havas por krizaj okazoj aldonan magnetan bremson, ĉe kiu elektra energio estas uzata por magnete altigi la premforton de bremsoŝuo al la relo. Alia metodo altigi la bremsforton estas la induktado de oscila magnetkampo en la relo. Kelkaj tramoj ankoraŭ havas sablokestojn, kiuj laŭ bezono ŝutas sablon sur la relojn antaŭ la radoj.




Internaj ligiloj

Tramo en Honkongo
Tramo en Honkongo






Eksteraj ligiloj



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tramo sub la gloso Tram

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.