|
Tramoj. Specialaj kursoj por tramistoj okazis en multaj grandurboj. En Wien la direkcio de la urbotramoj deĵorigis ankaŭ E-e parolantajn konduktorojn dum foiroj ktp., unue en 1927, kaj ili portis rubandon kun E-a surskribo. Rimarkinda progreso estas konstatebla ankaŭ inter la tramistoj en Stockholm, Budapest, ktp. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.