|
Apartigiloj estas paĝoj, kiuj apartigas la sencojn de plursencaj vortoj kaj montras la diversajn artikolojn. Ĝenerale estas malrekomendinde alligi al apartigiloj (t. e. al la nocio du- aŭ multsignifa); sed oni rekte ligu al tiu artikolo (nocio), pri kiu ĝuste temas. Per klako al >Ligiloj ĉi tien< eblas kontroli ligojn. Se vi kreas apartigilon, bonvolu enmeti la ligilon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos: Rimarko: La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al Kategorio:Apartigiloj. La ligo "ĉi tion" kondukas al la paĝo, kiun vi nun legas. (Nigra ĝi estas nur ĉi tie). En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{Apartigila paĝo}} aŭ {{AliajSignifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉitaj sub tiu titolo. Liston de paĝoj, kiuj mise ligas la apartigilojn, vi povas vidi en Speciala:Disambiguations. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.